Klaĉ-Kunveno Post-Somera

[Tiu artikolo estas nur en esperanto]
KKPS estas evento en Nederlando kie esperantistoj renkontigxas por du aux tri tagoj en semajnfino ĉiujare ĉirkaŭ haloveno. Mi partoprenis en la lasta KKPS kiu okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro en Hunsel, suda Nederlando. Mi atingis Hunsel  je la kvara kaj poste mi kunigxis kun aliaj esperantistoj por konatigxi unu la aliajn. Poste je la sepa, ni komencis mangxi kun la organizantoj kiuj preparis bonan vespermangxon. 
La dua tago estis por la trejnado pri homaj rajtoj gvidita de unu membro de Euxropa Konsilio. La trejnisto estis Belarusa kun multe da sperto. Sxi klarigis kiel enkorpigi homajn rajtojn en organizoj. Mi partoprenis en la trejnado kiu dauxris nau horojn kaj mi lernis novajn aferojn pri homaj rajtoj kaj kiel enkorpigi ilin en mia organizo. Ni komencis kun kiel oni difinas homajn rajtojn, kaj poste ni diskutis pri niaj defioj kaj spertoj pri homaj rajtoj. Post la gxustigo de tiu fundamento, ni diskutis pri kiel ni inkluzivos activadojn pri homaj rajtoj en niaj organizoj. 
Ni partoprenis kun voluntuloj kaj estroj de TEJO, do mi laboris pri la homaj rajtoj por TEJO kiu estas partnera organizo de esperanto kultur centro de tuluzo. Post la trejnado kaj vespermangxo okazis koncerto kiam esperantisto kantis kaj ludis multe da instrumentoj kun aliaj esperantistoj dancantaj laux la muziko. Nokte, ni ankaux festis halovenon kaj ludis kun cxiuj partoprenantoj. La lastan tagon, post la matenmangxo, mi partoprenis prezenton pri sperto de du esperantistoj en Tajlando. Poste, mi revenis al Tuluzo la kvaran de novembro.
decembre 4, 2018

Daissar un comentari

Vòstra adreça de messatjariá serà pas publicada. Los camps obligatòris son indicats amb *