Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

Neprofitcela asocio, kreita en marto 1992, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo celas disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni precipe agadas en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado, kaj utiligado de la lingvo.

Nomo en la Franca : Centre Culturel Espéranto
Siglo : EKC

En 2012, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo iĝis 20-jara!

EKC proponadas diversajn regulajn aktivaĵojn.

EKC kunorganizis la tuluzajn renkontiĝojn KAFE en 2000 kaj FESTO en 2010.

EKC regule invitadas eksterlandajn volontulojn.

Priasociaj dokumentoj (en la franca) :

>>>> Elŝuti la aliĝilon.

>>>> Elŝuti la agad-raportojn de la asocio

>>>> Elŝuti la jarkunsidajn raportojn

>>>> Elŝuti la statuton de la asocio


NIAJ PARTNEROJ :

Esperanto-Kultur-Centro membras en :

– la asocio Esperanto Sudo-Pireneoj (regiona federacio)
– la Centre Toulousain du Bénévolat (Tuluza volontula centro)
– la asocia radio Canal Sud
– la asocio Toulangues
– la kolektivo Alternatiba Tuluzo

Subtenas nin la urbo Tuluzo

Subtenas nin la departamento Haute-Garonne

Ni akceptas la lokan monunuon Sol Violette

Ni akceptas volontulojn kadre de la programo Service civique